Asklepiades
DU EPIGRAMOJ

1.
Dolĉe al la soifanto trinki en somero neĝakvon,
      dolĉe al ŝipan' postvintre vidi la astrojn de l' printemp'.
Sed plej dolĉe, kiam kaŝas kune litkovril' geamantojn,
      kaj la sorĉan Kypris bene gloras la brakumanta par'.

2.
Branĉon Didyme derompis, kaj min kune, ĉar mi, vidante
      tian belon, disfandiĝas, kiel en la fajro la vaks'.
Nigra estas ŝi, sed kio? Tia la karbo, kaj ĝi tamen,
      ekbrulinte, tiel same helas, kiel roza kalik'.